Junulargastejo

Jen la junulargastejo!Dum FESTO 2012, eblos aŭ tranokti en la junulargastejo, aŭ en la tendejo.

La junulargastejo

La Junulargastejo troviĝas en la centro de la vilaĝo de Metabjeo, proksime de la preĝejo kaj de la burgestrejo. Jen ĝia retpaĝaro: http://www.gite-groupe.com/.

La gastejo troviĝas je 300 metroj de la koncertejo

Historia enkonduko: Post la dua mondmilito, laboristaj junuloj deziris starigi asocion kiu permesas ankaŭ al malriĉaj laboristoj feriumi en turistaj lokoj de Francio. Multaj similaj gastejoj ekzistas proksime de la plaĝoj, kaj tiu laborista junulargastejo de Metabjeo estas la unua en la montaro. Kreita dum la komenco de la sepdekaj jaroj, ĝiaj valoroj estas solidareco kaj komuna partoprenado en la diversaj taskoj de la ĉiutaga vivo.

La junulargastejo dum FESTO: Parto de la partoprenantoj de FESTO tranoktos en la junulargastejo. Ĉiu junulargastejano ricevas matemanĝon, kaj laŭ propra elekto, unu aŭ du varmmanĝoj. Ne eblas tranokti en la gastejo sen ricevi almenaŭ 2 manĝojn dum la tago.

Ĉambroj

Ĉiuj ĉambroj estas kun unuopaj litoj, kelkaj estas unuetaĝaj, aliaj estas duetaĝaj. La ĉambroj povas enhavi de 4 ĝis 12 homoj. En la aliĝilo vi povas precizigi kun kiuj homoj vi ŝatus loĝi, kaj tiuj kun kiuj vi absolute ne volas loĝi. Pli ĝenerale vi ankaŭ povas elekti etoson de la ĉambro: samseksa, gea, frudormema, festema, ronkema. Ni disponebligos tion laŭ eblecoj.

gastronomiaj Manĝoj

La manĝoj de la gastejo estas gastronomiaj: vi manĝos la lokajn pladojn, plej diversaj kaj bongustaj. Eblas adaptiĝi la menuon laŭ vegetareco, veganeco, ktp.

Ĉiu homoj kiuj tranoktas en la gastejo ricevas matenmanĝon por sia dormo, sed ankaŭ devas elekti inter ĉu unu plian varman manĝon (tagmanĝo vespermanĝo) ĉu du pliajn varmajn manĝojn (tagmanĝo kaj vespermanĝo).

La tendejo

La tendejo troviĝas tre proksime de skiglitejoj, ĉirkaŭigita de abia arbaro

tendoj

Vi povas starigi vian tendon en la kampo. Bonvole kunportu vian propran materialon por tendumi, kaj ankaŭ matracon se vi volas iom pli da lukso.

kantinaj manĝoj

Por la tendejanoj, laŭ deziro, eblas mendi kromajn manĝojn pere de asocio kiu venos al FESTO speciale por kuiri manĝojn. La manĝoj estas ĉiuj vegetaraj, sed eblas ankaŭ peti veganajn manĝojn.