Arta programo

Kiel ĉiujare, ni provizas al vi muziko-plenan FESTOn! Kiel ĉiujare, Eŭrokka invitas por vi selekton de artistoj kaj konataj kaj plikonindaj, por krei internacian neforgeseblan etoson!

 

Vendrede 17ª: Interkona Vespero

 

Sabate 18ª: Zhou Mack Mafuila,

afrika regeo

 

 Dimanĉe 19ª: unua parto: Stoïc Drama
peza rokfuzio, Belfort.

dua parto: Espo Despo,

mondmuzika rok-miksaĵo

 

 Lunde 20ª: Dolchamar,

poproko

 

Marde 21ª: Jonny M, regeo

Jonny M estas juna germana muzikisto el Bergisch Gladbach.

De 2006 li sin dediĉas al rep-raga-regeo-muziko en la germana, kaj de 2009 en Esperanto. Komence de 2011, Jonny M eldonis Pli ol espero, muzikalbumeton kun 5 titoloj, kiu estas libere elŝutebla ĉe interreto. Li aldonis kanton eĉ en Hiphopa Kompilo vol. 2, eldonita de Vinilkosmo.

Ankaŭ li partoprenis en la albumo “Taglibro de brutulo” de Eterne Rima. Nuntempe li laboras je nova albumo, kies aperdato ankoraŭ ne certas. Li prezentos kelkajn novajn kantojn dum FESTO.

 

 

Merkrede 22ª: Billy Fumey ,
arpitana folko, Arpitanio

Ĵaŭde 23ª: Internacia Vespero + Teatra trupo Kvak, prezentos teatraĵoj Karotkapo (Poil de Carotte de Jules Renard)

 

Kaj DĴ Leo diskĵokeas!