Ĉefpaĝo


Bonvenon sur la retpaĝo de FESTO 2012! FESTO estas internacia kultura festivalo, kiu kunigas homojn dum freneza semajno plena je muziko, ludo, kaj karaj amikoj.

Jen la telefono de la organizantoj de FESTO: +33.658.475.287. Vi povas alvoki ĝin ĉiutage de la 10:00 ĝis la 22:00 horo, ĉiam iu organizanto respondos al vi.

FESTO ĉi-jare okazas de la 17a ĝis la 24a de Aŭgusto 2012 en montara vilaĝo Métabief. Tio estas ĉarma franca vilaĝeto ne for de la svisa landlimo. Ĝi facile atingeblas el Liono, Strasburgo, Parizo kaj Laŭzano.

Eblas veni per multaj ebloj, ĉu trajne, aviadile, aŭte, bicikle, petveture, kaj, kompreneble kiel ĉiam, per karavano! Estos karavanoj por alveni KAj por eliri.

Anntaŭ FESTO kaj post FESTO okazos antaŭ- kaj postkongresoj. Temas pri malgrandaj renkontiĝoj mojosegaj kie partoprenantoj de FESTO kuniĝas por kelkaj tagoj antaŭe aŭ poste.

Kiel ĉiam, ni proponos al vi programon intensan por plenigi niajn kapojn je bonaj memoraĵoj! Estos koncertoj, prelegoj, ludoj, kursoj, ekskursoj, kaj malkursoj!